Monday, January 11, 2010

Fek!

Mi malsukcesis kaj ree malsukcesis la mez-nivelan ekzamenon ĉe Lernu. Ree kaj ree kaj ree!

Ĉiufoje mi provas, la ekzameno prezentas al mi demondon, por kiu la ĝusta respondo estas, ekzemple, la sola prepozicio, kiun mi ne scias. Ne ŝajnas justa! Kiel ĝi scias pri mia manko de scio?

Mi laste malsukcesis pro unu demando, kaj mi agaciĝas pro tio.