Tuesday, September 8, 2009

Esperanto reŝatata

Ĉi-nokte, mi renkontis kun la du aliaj sud-kimraj Esperantistoj, Heather kaj Frank, por nia monate renkontiĝo. Tamen mi estis (kaj estas, dum mi tajpas!) iom laca, kaj ne facile povis koncentri, mi tre multe ĝuis! Nia tro mallonga renkontiĝo memorigis al mi kial mi ŝatas Esperanton, kaj min denove reinteresis.

Pro mia laceco, mi trinkis Red Bull. Estas timigante forta! Mi ofte forgesas. Subite, mi eblis pensi Esperante denove, kaj traduki pli facile..espere, mi povos dormi nokte! Ĝuste, mi devus enlitiĝi, sed mi volas fini ĉi tiu blogon.

Lastatempe (fakte, daǔradas multmonate) mi havis tre okupitajn semajnfinojn. Mi ne memoras kiam mi laste havis liberan semajnfinon. Pasinta semajnfino, mia rokmuzika grupo ludis ĉe Barry. Antaǔ, mi ĝenis min, ke la koncerto estus terure, ĉar estis en la ekstero kaj do en la veteraĉo. Tamen, la suno ekbrilis kaj multaj homoj spektis nin. Mia familio longatempe ne spektis nin antaǔ tiu, do ili ĝojis ke ni ludis bone kaj la spektantoj ŝajnis ĝuiegi la tagon!

Tiu nokte, granda grupo de mia amiko (kaj ankaǔ mia fratino - mi klarigos la kaǔzon sube) iris al "curry"ejo, pro celebri la naskiĝtagojn de Paul (alia kantiso kaj gitaristo de mia grupo) kaj Tristan (kiu la gitarojn funkciigas - mi ne konas la vorton por lia metio). Tiam estis la unua tempo, kiam tiom granda grupo de miaj amikoj kaj iliaj koramikinoj kune eliris, kaj mi multe ĝuis. Ĉiuj opinias bone pri la nokto.

Iom bedaǔrinde, mi ne povis permesi min drinki pli ol unu biero, ĉar sekva-matene, mi kaj mia fratino (tial, kial ŝi ĉeestis) kuris la 10-k Kurado de Kardifo. Ni ambaǔ kuris bone, kaj kune finis, en 55 minutoj kaj 58 sekundo. Mi volis kuri ete plirapide, sed mi estas feliĉa! Tiu estis la unua kurado por mia fratino. Ŝi havas la plejbona tipo de korpo por kuradi - tre maldika. Mi estas multe plidika ol ŝi, domaĝe! Ni recivis belajn brilajn medalojn pro niaj penoj.

Nu, mi kredas, ke mi finas diri pri mia semajnfino!

Ĝis, geĉiuj!

Rob

1 comment:

  1. Saluton al vi,Rob!

    Mi skribas nur por montri ke vi havas minimume unu leganton!

    Cetere mi vendas kelkajn Esperanto-librojn per eBay,por fari iom da mono por la venonta Brita Kongreso en Llandudno.

    Bondezirojn.

    ReplyDelete